Rubo
Rubo aŭ rubaĵo estas ne plu bezonataj kaj ne dezirataj restaĵoj (aŭ ankaŭ malutilaj aĵoj) en solida stato, kiu eble povas enfermi gasojn kaj likvojn.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiuj restaĵoj povas havi la plej diversajn devenojn: el hejma vivo, el industrio, agrikulturo, sansistemo, fiŝkaptado, konstruado ktp. La traktado de ĉiu tipo de rubo postulas tre diversajn procedurojn. Ekzemple en industrio, diversaj sektoroj bezonas tre specifan traktadon de atomrubaĵoj, venenaj toksaĵoj, poluitaj akvoj ktp. Tradicie en pasintaj jarcentoj la forĵetado de rubaĵoj apenaŭ okazigis problemojn, simple oni forĵetis tion ekster la domoj, aŭ ekster la vilaĝoj ktp. El la Industria Revolucio, kaj ĉefe laŭlonge de la 20-a jarcento, kiam pli evoluiĝinta industrio forĵetis pli danĝerajn restaĵojn, la problemo kolekti, formeti kaj konservi rubaĵojn iĝis pli kaj pli danĝeriga.
Ankaŭ tradicie jam ekis la reuzado aŭ klopodo profiti la forĵetaĵojn: organika rubo kiel sterkado, metala rubo por refandado ktp. Denove laŭlonge de la 20-a jarcento la kvanto de rubo devena el grandurboj aŭ industriaj zonoj devigis kaj samtempe ebligis la industrian traktadon de rubo por eltiri profiton. Grandaj sektoroj de diversaj socioj vivtenas sin aktuale el la reuzado de diversaj tipoj de ruboj kaj ankaŭ laŭ tre diversaj laborniveloj, el simpla kolektado en malsanigaj rubejegoj, tra transportado al altnivela teknologio informadika.
Laŭ Francisko Azorín rubo estas Rompitaĵoj el ruinigita, detruita konstruaĵo. Balaaĵo.[1] Li indikas etimologion el la greka rupos (malpuraĵo) kaj de tie la latina rudera. Kaj li aldonas la terminojn rubejo, por loko por meti la rubojn; kaj rubi, por formeti rubon.[2]
Rubokolektado
[redakti | redakti fonton]Rubokolektado estas parto de la procezo de rubmastrumado. Ĝi estas la transigo de solida rubo el la punkto de uzo al ties dispono en la punkto de traktado aŭ rubodeponejo. Rubokolektado inkludas ankaŭ la kolektadon de recikleblaj materialoj kio teknike ne estas rubo, kiel parto de la municipa aŭ komunuma ruboforiga programo.
Senrubeco
[redakti | redakti fonton]Senrubeco estas kaj movado kiu celas ulskale malpliigi la kvanton de produktataj ruboj (ekzemple per la uzado de reuzeblaj produktoj prefere de forĵetendaj aŭ malnoviĝontaj produktoj, aŭ la aĉetado de grocaj nutraĵoj), kaj pli ĝenerala strategio kiu strebas malpliigon de la produkto de ruboj de la industriaj socioj. Laŭ la Zero Waste International Alliance (angle: "Senrubeca internacia alianco"), senrubeco estas "konservado de ĉiuj rimedoj per respondeca produktado, konsumo, reuzado kaj reakiro de produktoj, pakumoj kaj materialoj sen cindrigado kaj sen surteraj, akvaj aŭ aeraj elfluoj, kiuj minacas la medion aŭ la homan sanon."[3]
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- ĉedoma rubo (post-konsuma rubo)
- produkta rubo
- uzita pakaĵmaterialo
- organikaj restaĵoj de buĉejo
- konstruaĵaj ruboj
- radioaktiva rubo
- ĥemia, danĝera rubo
- marrubo
- rubomanĝaĵo
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- daŭrigebla evoluo
- biorubo
- elektronika rubo
- emisio
- metalrubo
- recikligo
- rubmastrumado
- ruboapartigo
- rubobruligo
- rubodeponejo
- ruboevito
- ruboprilaborado
- rubotekniko
- senrubeco
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 179.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ (anglalingve) Senrubeco: difino ĉe [1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Rubaĵsendanĝerigaj metodoj por medioprotektado[rompita ligilo], far Francisko MOLNÁR.
- http://develop.consumerium.org
- http://develop.consumerium.org/wiki/index.php?title=Waste&action=history Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine historio.
- http://develop.consumerium.org/wiki/index.php/Waste Arkivigite je 2006-02-24 per la retarkivo Wayback Machine originala artikolo.
- http://dataservice.eea.eu.int/atlas/viewdata/viewpub.asp?id=392 Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Totala generado de ruboj laŭ sektoroj 1992-1997.