Reichenbach en Kander-Valo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reichenbach |
Reichenbach en Kander-Valo | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Frutigen-Suba Simme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Frutigen |
Geografia situo | CH1903: 622878 / 158271 (mapo)46.575327.73708Koordinatoj: 46° 35′ N, 7° 44′ O; CH1903: 622878 / 158271 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3450 |
Areo | 125,8 km² |
Alteco | 700 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3713 |
Komunumkodo | 0567 |
Reichenbach en Kander-Valo (prononcu rajĥenbaĥ, germane Reichenbach im Kandertal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3450 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Reichenbach situas en la suba Kander-Valo ĉe la bordo de la rivero Kander. De oriento alfluas al Kander la rivereto Kiene. La komunumo konsistas el ok municipoj (tiel nomitaj Bäuerten) kun propra administrado. Tio estas la ĉefvilaĝo Reichenbach mem, Faltschen, Scharnachtal, Kiental, Kien-Aris, Reudlen, Wengi kaj Schwandi.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Reichenbach en Kander-Valo limas en nordo al Aeschi ĉe Spiez, en oriento al Lauterbrunnen, en sudo al Kandersteg, en sudokcidento al Kandergrund, en okcidentsudokcidento al Frutigen, en okcidento al Diemtigen, kaj en nordokcidento al Wimmis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Reichenbach im Kandertal situas ĉe la grava nord-sud-trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Valezo kaj Italio kaj estas servata per lokaj trajnoj de tiu-ĉi fervojentrepreno. Diversaj poŝtaŭtolinioj krome zorgas por la fajna distribuo. Tra la komunumo pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 223, la tiel nomita Lötschberg-Vojo al Frutigen kaj Kandersteg.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum mezepoko Reichenbach apartenis al la Senjorujo Mülenen-Äschi. Ĉirkaŭ en la jaro 1400 la tuta regiono de Frutigen fariĝis havaĵo de Berno. En la jaro 1528 Reichenbach akiris la statuson de propra paroĥo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Paĝo pri la historio de Reichenbach sur la oficiala retejo de la komunumo[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|