Stacio Ochanomizu
Aspekto
Oĉanomizu 御茶ノ水 | |||||||||||||||||||
Stacio de Japana Fervojo | |||||||||||||||||||
fervoja stacidomo • interŝanĝejo | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||||||||||||
Lando | Japanio | ||||||||||||||||||
Urbo | Tokio | ||||||||||||||||||
Situo | Kvartalo Ĉijoda/ Kvartalo Bunkjo | ||||||||||||||||||
Geografia situo | 35° 41′ 59″ N, 139° 45′ 50″ O (mapo)35.699722222222139.76388888889Koordinatoj: 35° 41′ 59″ N, 139° 45′ 50″ O (mapo) | ||||||||||||||||||
Ecoj | |||||||||||||||||||
Tipo | surtera/subtera | ||||||||||||||||||
Historio | |||||||||||||||||||
Malfermo | 31a de decembro 1904 | ||||||||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Stacio Oĉanomizu (japane 御茶ノ水駅 [Oĉanomizu-eki], angle Ochanomizu) estas fervoja stacio en centro de Tokio, Japanio, administrata de Orient-Japania Fervoja Kompanio (JR Orient-Japania) kaj de metroa kompanio Tokjo Metro. Ĝi situas sur bordoj de la rivero Kanda. La stacio de la tut-japania fervoja reto Japana Fervojo (JR) situas en Kvartalo Ĉijoda, tio estas surtera stacio sur la dekstra (suda) bordo, rekte ĉe la rivero, ĝi servas 2 liniojn de Orient-Japania Fervoja Kompanio: Rapidan Linion Ĉuo kaj Linion Ĉuo-Sobu. Sur la maldekstra (norda) bordo, en Kvartalo Bunkjo (la limo inter la kvartaloj kuras laŭ la rivero), situas metroa subtera stacio de la metroa reto Tokjo Metro, ĝi servas Linion Marunouĉi.
Historio
[redakti | redakti fonton]- 31a de decembro 1904: malfermiĝis la stacio de Japana Fervojo.
- 20a de januaro 1954: malfermiĝis la stacio de la linio Marunouĉi.
Kajoj
[redakti | redakti fonton]Reto | N-ro | Linio | N-ro de stacio | Direkto | Tipo |
---|---|---|---|---|---|
Japana Fervojo (JR) |
1 | Linio Ĉuo (rapida) | — | al Ŝinĝuku, Taĉikaŭa, Takao | insula kajo |
2 | Linio Ĉuo-Sobu | — | al Ŝinĝuku, Nakano, Mitaka | ||
3 | Linio Ĉuo-Sobu | — | al Kinŝiĉo, Funabaŝi, Ĉiba | insula kajo | |
4 | Linio Ĉuo (rapida) | — | al Tokio | ||
Tokjo Metro | 1 | Linio Marunouĉi | M-20 | al Tokio, Ŝinĝuku, Ogikubo | bordaj kajoj |
2 | al Ikebukuro |