Stanga altsalto
Stanga altsalto | |
---|---|
sporta fako • kampatletiko | |
vertikala salto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Stangoaltsaltado, aŭ mallonge stangosalto, estas fako de la atletiko, en kiu sportisto helpe de longa fleksebla stango devas salti super saltolato. La lato havas longon de 4,5 m kaj estas metita sur du latoteniloj en tia maniero, ke ĝi falas, kiam ĝi estas eĉ se nur fajne tuŝata.
La stangoaltsaltado estas olimpika sporto por viroj ekde 1896 kaj por virinoj ekde 2000. Ĝi estas ankaŭ fako de la dekatlono, sed ne de la heptatlono. Ĝi estas unu el la kvar saltofakoj de la malpeza atletiko. Respondeca pri la reguloj de internaciaj konkursoj estas la IAAF.
Teĥniko
[redakti | redakti fonton]Stangoaltosalto konsistas el ses fazoj. Antaŭ ol saltisto komencas provon, oni frotas siajn manojn per magnezia karbonato aŭ rezino, por ke oni pli bone povas teni la stangon. La unua fazo estas la alkuro. Komence saltisto tenas la stangon tiel, ke ĝi montras 60° supren. La alkuro konsistas el 45 metroj aŭ proksimume 20 paŝojn da plirapidiĝanta kuro. Dum tio saltisto mallevas la stangon ĝis horizontala pozicio. Kuri rapide ĉe la fino gravas, ĉar oni uzas tiun movoenergion por levi sin. Aŭ alivorte: ju pli rapide oni kuras, des pli alte oni povas salti. La dua fazo estas la apogo. Oni malfleksas la brakojn al super la kapo kaj metas la stangon en la apogokeston. La tria fazo estas la eksalto. La punkto, de kie oni eksaltas devas esti sub la supra mano. Eksaltinte oni alprenas C-pozicion. La supra brako, torso kaj la eksalta kruro kurbiĝas simile al la litero C. La kvara fazo estas la suprenvolvo. La stango estas forte kurbigita pro la movoenergio de la saltisto. Dum tiu fazo oni kvazaŭ volvas sin surpen kaj unue alprenas L-pozicion. Tiam oni antaŭenmovas la krurojn kaj ili kune kun la torso havas formon de L. Fine oni movas sin en I-pozicion kun la piedoj supre kaj la kapo sube. En la kvina fazo - la turniĝa apogo - oni turnas sin ĉirkaŭ sia laŭalta akso tiel, ke oni ventrosube pasas la laton. La fina kaj sesa fazo estas la surteriĝo. En tiu post sukcesa paso de la lato oni surteriĝas kun la dorso sur la mato.
-
2-a fazo: Malfleksataj brakoj kaj stango en la apogokesto
-
4-a fazo: Suprenvolvo al la L-pozicio
-
4-a fazo: Kaj moviĝo al I-pozicio
-
5-a fazo: Pasi la laton ventrosube
-
6-a fazo: Post lasi la stangon
-
6-a fazo: Fali tiel, ke oni surteriĝas sur la dorso
Saltejo
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la lato kaj fostoj super kiuj oni saltas troviĝas 45 metrojn longa kaj 1,22 metrojn larĝa alkurejo. Fine de la alkurejo kaj tuj antaŭ la lato estas apogokesto, en kiu oni metas la stangon por salti. Ĝi longas du metrojn kaj estas 20 cm profunda ĉe la fino. La lato devas esti produktita el vitrofibra plasto. Ĝi devas pezi maksimume du kilogramojn kaj havas diametron de 3 cm. La lato ne devas kurbiĝi pli ol du centimetrojn. Post la lato troviĝas 5×5 metrojn granda kaj 0,8 metrojn alta mato. Ambaŭflanke de la apogokesto ankaŭ troviĝas matoj.
Stango
[redakti | redakti fonton]Pri la stango ekzistas nur malmultaj reguloj. Oni devas uzi propran stangon kaj ties supraĵo devas esti glata. Pri la materialo, longo aŭ larĝo ne ekzistas reguloj. Modernaj stangoj estas tuboj, kiujn oni produktas el vitrofibra plasto. Ĝis la unua mondomilito oni uzis simplajn lignostangojn. Poste angloj estis la unuaj, kiuj uzis bambuajn stangojn. Post la dua mondomilito metalaj stangoj estis preferitaj. Svedoj komencis uzi stangojn el aluminio. Ekde 1961 usonoj komencis uzi la ĝis nun uzatajn plastajn stangojn.
Konkurso-disvolvo
[redakti | redakti fonton]Kiam nur malmultaj sportistoj partoprenas, konkurso nur konsistas el finalo. Ĉe la grandaj internaciaj konkursoj saltistoj de du grupoj provas kvalifiki sin por la finalo. Oni kvalifikas sin por la finalo kiam oni atingas la kvalifikan alton. Se tro malmulte da saltistoj atingas tiun alton, la sekvantaj plej bonaj saltistoj ankaŭ atingas la finalon ĝis kiam minimuma nombro da saltistoj esta atingita.
Ĉiu saltisto povas mem elekti la unua alton super kiu ĝi volas salti. Por ĉiu alto saltisto havas tri provojn. Kiam saltisto sukcese saltis, ĝi rajtas plu partopreni. Alie post tri malsukcesaj saltoj saltisto eliminiĝas. Post malsukcesa salto atleto rajtas preterlasi la du restantajn provojn de tiu alto kaj uzi ilin ĉe la venonta alto. Same post du missaltoj, oni rajtis uzi la lastan provon ĉe la venonta alto. Ĝenerale tio signifas, ke saltisto post tri sinsekvaj malsukcesaj saltoj eliminiĝas el konkurso.
Por ĉiu provo saltisto havas unu minuton por komenci provon. Kiam nur tri saltistoj restas, ili havas du minutojn. Kiam la venkanto estas la lasta restanta partoprenanto, ĝi havas kvin minutojn. Tiam saltisto povas provi starigi rekordon (ekzemple personan aŭ mondan).
Venkinto estas la saltisto, kiu saltis plej alte. En okazo de egalaj altoj, al atleto, kiu bezonis malpli da provoj ĉe tiu alto estas pli bone rangigita. Se tiam ankoraŭ okazas egalstato, la saltisto kun malpli da missaltoj entute estas pli bone rangigita. Se post tio ankoraŭ pluraj saltistoj okupas la unuan rangon, okazos decida saltado.
Rekordoj
[redakti | redakti fonton]La mondan rekordon ĉe la viroj starigis la usona svedo Armand Duplantis kun 6,25 metroj, la 5-an de aŭgusto 2024 dum la Somera Olimpiko 2024 en Parizo (Francujo). Ĉe la virinoj Jelena Gaĝijevna Isinbajeva el Rusujo atingis la rekordon kun 5,06 metroj, la 28-an de aŭgusto 2009 en Zuriko (Svislando) dum konkurso de la Ora Ligo·
Ĉampionoj
[redakti | redakti fonton]Jen listoj de medalgajnintoj en Olimpiaj ludoj (OL) kaj mondaj ĉampionumoj (MĈ).
Viraj medalgajnintoj
[redakti | redakti fonton]Virinaj medalgajnintoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|