Stefan Ruzowitzky
Stefan Ruzowitzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1961 (62-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo |
Verkoj | Montevideo Tempo The Inheritors Anatomy All the Queen's Men Anatomy 2 The Counterfeiters Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch Deadfall Das radikal Böse Cold Hell |
Stefan Ruzowitzky (naskiĝis la 25-an de decembro 1961 en Vieno) estas aŭstria reĝisoro kaj scenaristo. En 2008 lia kineja filmo Die Fälscher ricevis la Akademian Premion kiel plej bona eksterusona filmo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Grandan parton de sia infanaĝo Stefan Ruzowitzky pasigis en la urbo Düsseldorf en okcidenta Germanio, kiel lia patro laboris kiel inĝeniero. Post kiam la familio revenis al Aŭstrio, li frekventis gimnazion en la urbo Linco, kaj tie abituriĝis. Li studis teatran sciencon kaj historion en la viena universitato kaj produktis plurajn popmuzikajn filmetojn, ekzemple por 3-o-Matic ("Success"), N'Sync ("Tearin' up my heart") aŭ Stefan Raab ("Ich mache nur noch Volksmusik"). Ekde la jaro 1999 li estas edzo de Birgit Sturm (naskiĝis en 1968), la paro havas du infanojn kaj loĝas en Klosterneuburg.
Listo de filmoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Reĝisoro
[redakti | redakti fonton]- 1994: Montevideo (televida komedia programo)
- 1996: Tempo
- 1998: Die Siebtelbauern
- 2000: Anatomie
- 2001: Die Männer Ihrer Majestät
- 2003: Anatomie 2
- 2007: Die Fälscher
- 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch
- 2011: The Last Voyage Of Demeter
Scenaro
[redakti | redakti fonton]- 1996: Tempo
- 1998: Die Siebtelbauern
- 2000: Anatomie
- 2003: Anatomie 2
- 2007: Die Fälscher
- 2009: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch
Premioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1997: premio "longa filmo" en la Filmfestivalo "Max Ophüls" Saarbrücken
- 1998: premio "plej bona filmo" de la Internacia Filmfestivalo Roterdama pro Die Siebtelbauern
- 1998: premio "plej bona filmo" de la Flandra Filmfestivalo pro Die Siebtelbauern
- 1998: premio de la ministroprezidanto de Sarlando pro Die Siebtelbauern
- 1998: premio de la Semana Internacional de Cine de Valladolid pro Die Siebtelbauern
- 2007: kandidatigo pri la premio Ora Urso pro Die Fälscher
- 2007: kulturpremio de la urbo Klosterneuburg
- 2008: premio Goldener Rathausmann de la urbo Vieno
- 2008: premio Romy pro Die Fälscher
- 2008: Akademia Premio kiel plej bona neusona filmo pro Die Fälscher
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stefan Ruzowitzky ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- intervjuo kun Stefan Ruzowitzky en la retejo uncut.at
- intervjuo kun reĝisoro Stefan Ruzowitzky pri "Die Fälscher" en la retejo filmnews.at Arkivigite je 2012-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- germanlingvaj publikaj reagoj al la ricevo de la Akademia Premio en la retejo reuters.com Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri Stefan Ruzowitzky en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)