Suchy
Suchy | |
---|---|
Blazono de Suchy | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 43′ 23″ N 6° 35′ 57″ O / 46.72306 °N, 6.59917 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 23″ N 6° 35′ 57″ O / 46.72306 °N, 6.59917 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 466 |
Areo | 6,66 km² |
Alteco | 581 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1433 |
Komunumkodo | 5929 |
Situa mapo de Suchy | |
Suchy estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Suchy situas sur monteta tavolo oriente de la Orbe-Ebenaĵo proksimume 7 kilometrojn sudokcidcente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Suchy kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,66 km², de kiuj 36,8% estas kovritaj de arbaro, 59,7% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Suchy limas en nordo al Ependes, en oriento al Belmont-sur-Yverdon, en sudoriento al Essertines-sur-Yverdon, en sudo al Corcelles-sur-Chavornay, en okcidento al Chavornay, kaj en nordokcidento al Essert-Pittet.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Suchy situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Suchy kondukas vojoj de Essert-Pittet, Ependes, Belmont-sur-Yverdon kaj Corcelles-sur-Chavornay. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Yverdon-Sudo en distanco de proksimume 5 kilometroj nordoriente de la komunumo. Pere de poŝtaŭtolinio al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Suchy datiĝas el la jaro 885 per la vortumo Solpiaco id est Suzchie. Sur la komunumo estis trovitaj tombo el la romia epoko kaj tombokampo el la frua mezepoko. En la jaro 1367 Otto de Grandson-Belmont reakiris ĉiujn senjorajn rajtojn pri la vilaĝo kaj deklaris statuton, kiu liberigis la vilaĝanojn de mortimposto, servutaj gransportoj kaj pacotempaj gardoservoj sur la Kastelo Belmont. Li submetis la vilaĝo Suchy al la komuneja juro de Moudon, kiu estis pli favora por la vilaĝo ol la jurisdikcio de la Senjorujo Belmont. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Suchy apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Suchy – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)