Tramtransporto en Vitorio
Tranvía de Vitoria Gasteizko tranbia | |
---|---|
Tramo en Vitorio | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Vitorio |
Transportsistema speco | Tramo |
Komenco de trafiko | 23-a de decembro 2008 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 12,090 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 15 |
Nombro de stacioj | 28 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Posedanto | ETS-RFV |
Transportisto | Euskotren Tranbia |
Mapo | |
Mapo de tramvojo de Vitorio | |
Tramtransporto en Vitorio (hispane Tranvía de Vitoria, eŭske Gasteizko tranbia), servo de Euskotren Tranbia, estas urba publika transporto en la urbo Vitorio, ĉefurbo de la eŭska historia teritorio de Alavo kaj Eŭskio. La servo ligas la plej malproksimajn kvartalojn kun la urbocentro per malpezaj trajnoj, kiuj veturas sur du tramlinioj, kun komuna trunko. La sistemo ebligas al ties uzantoj atingi de la urbocentro en 15 minutoj la kvartalojn de Ibaiondo, Lakua kaj Abetxuko, en la nordo de la urbo; la areon de la universitata kampuso, en la sudo; kaj la kvartalon Salburua, en la oriento.
La tramvojo estis enservigita la 23-an de decembro 2008, en la branĉo de Ibaiondo. La branĉo de Abetxuko estis enservigita la 10-an de julio 2009. La 15-an de februaro 2020 estis enservigita la plilongigo al la Universitato. La orienta branĉo ĝis la kvartalo de Salburua estis enservigita la 11-an de aprilo 2023.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Fino de linio en Angulema (2020)
-
Fino de linio en Ibaiondo
-
Du tramoj en strato Magdalena
-
Haltejo en bulvardo Euskal Herria
-
Tramo en strato General Álava
Linioj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de urboj kun tramtransporto
- Vitorio (Hispanio)
- Euskotren
- Construcciones y Auxiliar de Ferrocarriles
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (plurlingva)
- UrbanRail.Net
|