Unuiĝo por Movado Popola
Unuiĝo por Movado Popola / La Respublikanoj | |
---|---|
Union pour un Mouvement Populaire / Les Républicains | |
partio | |
Lando | Francio |
Estro | Jean-François Copé (prezidanto 2012-2014) |
Ĝenerala sekretario | Michèle Tabarot Valérie Pécresse Marc-Philippe Daubresse |
Dissolvo | iĝis Les Républicains en 2015 |
Ĉefa sidejo | 238 rue de Vaugirard 75015 Parizo Cedex 15 |
Koloro(j) | blua, ruĝa |
Ideologio | Gaŭlismo, liberal-konservatismo, kristan-demokratio |
Deputitoj |
199 / 577 |
Senatanoj |
131 / 348 |
Eŭropaj parlamentoj |
25 / 74 |
Departementaj konsilioj |
27 / 101 |
Regionaj konsilioj |
3 / 27 |
Membroj | Nepublika informo (junio 2013)[1], 324 945 (la 18-an de novembro 2012)[2] |
Eŭropa aliĝo | Eŭropa popola partio |
Internacia aliĝo | demokrata kaj centra internacio, internacia demokrata unuiĝo |
Retejo | http://www.u-m-p.org |
Unuiĝo por Movado Popola (UMP) (france Union pour un mouvement populaire) estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en Francio.
Ĝi elvenis el la partio Rassemblement Pour la République, enhavante la partion Démocratie Libérale (Liberala Demokratio) kaj kelkajn anojn el Union pour la Démocratie Française (Unuiĝo por la Franca Demokratio aŭ UDF). Ĝi estis ĉefe la partio de la eksprezidento Jacques Chirac.
Kreita por la parlamenta baloto de junio 2002 (tuj post la reelekto de Jacques Chirac kiel prezidento), ĝi unue nomiĝis Union pour la Majorité Présidentielle (Unuiĝo por la Majoritato Prezidenta). Ĝi ŝanĝis sian nomon konservante la mallongigon en Novembro 2002.
La 28-an de novembro 2004, ĝia dua prezidanto estis Nicolas Sarkozy, kiu demisiis en majo 2007 (ĉar li iĝis prezidento de Francio la 6-an de majo 2007).
Internacie la partio estas parto de la Internacia Demokratia Unio, ene de la Eŭropa Unio de la Eŭropa Popola Partio.
La partio adoptis la nomon Les Républicains la 30-an de majo 2015.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiuj batalantoj de UMP, kiuj forlasis, Le Point, 14/06/2014.
- ↑ Nombro de enskribitoj, do kotizpagintaj membroj, por la kongreso la 18-an de novembro 2012, laŭ la informoj de la COCOE.
- ↑ Les Républicains. C'est jour de baptême ce samedi pour l'ex-UMP
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|