Uvira
Uvira | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo setlejo vd | |||
Administrado | |||
Provinco | provinco Suda Kivuo | ||
teritorio | teritorio Uvira | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 661 779[2] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 24′ S, 29° 8′ O (mapo)-3.404429.1379Koordinatoj: 3° 24′ S, 29° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 746 m [+] | ||
Areo | 74 km², urbocentra areo 16 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Uvira [+] | |||
Uvira estas grandurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La nacia lingvo parolata en la urbo estas la svahila. Uvira estas romkatolika diocezo kaj apartenas al la episkopujo de Bukavu. Ĝi situas en la teritorio Uvira kaj en la provinco Suda Kivuo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Urba areo: 74 km², urbocentra areo 16 km²
- Loĝantaro: 378 736 en 2012, 661 779 en aŭgusto 2024, en la urbocentra areo en septembro 2021 estis 170 391[1]
- Supermara alteco: 301 m
- Horzono: UTC +2
Geografio
[redakti | redakti fonton]Uvira situas inter montoj ĉe la nordokcidenta bordo de la lago Tanganjiko proksime de Burundo en la orienta parto (eĉ rando) de la lando. Bukavu troviĝas 105 (voje 120), Goma 192, Butembo 396, Lubumbashi 937, Kinŝaso 1540, Boma 1805 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Uvira estis la antaŭa provinca ĉefurbo dum la regado de Mobutu Sese Seko, la regiono Sud-Kivuo estis parto de la regiono Kivuo. Post la formado de la provinco Sud-Kivuo, la ĉefurbo de la provinco fariĝis Bukavu .
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La haveno nomata Kalundu, ĉe la suda flanko de la urbo, ofertas boatajn konektojn al Kalemie, Kigoma (en Tanzanio) kaj Buĵumburo (ĉefurbo de Burundo (situanta je nur 15 kilometrojn).
Ĉefvojoj kondukas al Bukavu (120 km norden) kaj Buĵhumburo, krome estas malpli grava (kaj bona) vojo suden (Fizi 60 km suden).
Klimato
[redakti | redakti fonton]Uvira situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.
La 17-an de aprilo 2020 okazis inundoj pro pluvego. Oni nombras 27 mortintojn. Kelkaj personoj mankas kaj probable troviĝas en la ruinoj de la detruitaj domoj. Oni timas pri sanproblemoj pro la manko je trinkakvo (la firmao, kiu disdonas trinkakvon, estis detruita). [3]
Esperanto en Uvira
[redakti | redakti fonton]La urbeto Uvira estas niĉo de vigla Esperanto-agado : Esperantologiaj semajnoj, seminario pri paco (2005) al kiu partoprenis pli ol 160 personoj[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 informoj en la retejo populationstat.com[rompita ligilo] (angle)
- ↑ en aŭgusto 2024, en la urbocentra areo en septembro 2021 estis 170 391[1]
- ↑ http://www.rfi.fr/fr/afrique/20200420-rdc-uvira-compte-morts-inondations-risques-sanitaires
- ↑ Birindwa Mushoshi, Esperanto en orienta Afriko, Heroldo de Esperanto, 2250 (17:2015).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Novaĵoj pri Uvira en retgazetaro Nia Mondo
- Statistikoj pri larĝaj urboj en D.R.Kongo
- Mapo de Uvira, distancoj Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo de Demokrata Respubliko Kongo (PDF)
- Esperanto en Uvira