Vilhelmo de Tiro
Vilhelmo de Tiro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vilhelmo de Tiro estas skribanta sian kronikon,13-a jarcento
| |||||
Persona informo | |||||
Guillaume de Tyr | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1130 en Jerusalemo | ||||
Morto | 29-an de septembro 1186 en Jerusalemo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Jerusalema reĝlando vd | ||||
Alma mater | Orleans, Parizo, Bolonjo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto verkisto pastro ĉefepiskopo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Historia rerum in partibus transmarinis gestarum | ||||
| |||||
Ĉefepiskopo de Tiro | |||||
Dum | 1175–1186 | ||||
Kanceliero de la Reĝlando Jerusalemo | |||||
Dum | 1174–1184 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vilhelmo de Tiro (1130 - 1185) estis jerusalema historiisto, kronikisto kaj ĉefepiskopo de Tiro.
Junaĝo
[redakti | redakti fonton]Vilhelmo naskiĝis en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 1130. Li devenis el dua generacio de eŭropanoj, kiuj ekloĝis en Palestino post la unua krucmilito. Li havis unu fraton, kiu nomiĝis Ralph kaj kiu estis komercisto. Ĉiuokaze Vilhelmo ne devenis el nobela familio. Kiel junulo li studis en Jerusalemo, kie li finstudis la latinan lingvon, la grekan lingvon kaj eble ankaŭ la araban lingvon. Lia kunlernanto estis la pli posta jerusalema reĝo Baldueno la 3-a. Ĉar en Jerusalema reĝlando ekzistis nenia universitato, Vilhelmo foriris en duono de la kvardekaj jaroj en Eŭropon, kie en Orleans kaj Parizo li studis teologion kaj liberajn artojn. Pli poste li en Bologna studis civilan kaj eklezian juron.