Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto.
|
| « Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon. » | — Eliro 4:10, trad. L.L. Zamenhof |
|
|
| « Justecon, justecon sekvu! » | | « צֶדֶק צֶדֶק תִּרְדֹּף » | — Readmono 16:20, trad. L. L. Zamenhof |
|
La homo Moseo kaj la monoteisma religio
[redakti]
|
| « Se la filo de Amram estus vidinta la vizaĝon de mia amato ruĝiĝintan pro ebrio, kaj liajn belajn buklojn kaj majeston, li ne estus skribinta en sia Torao: ne [kuŝu] kun viro. » | | « לו שר בנו־עמרם פני דודי מתאדמים העת שתות שכר ויפי קצותיו והוד יופיו לא חק בתורתו ואת זכר » | — Sennoma sefarda poeto, citita de Yehuda Alharizi en la verko Tahkemoni |
|
|
| « Rimarkindas ke lia (de tiu ĉi gvidanto) nomo Moseo estis egipta. Tio estas simple egipta vorto mose, signifanta infano, kaj ĝi estas mallonga formo de pli plenaj formoj de la nomo kel ekzemple Amono-mose, tio estas Amono-infano, aŭ Ptaho-mose, Ptaho-infano; tiuj ĉi nomoj siavice estas mallongigoj de pli longaj frazoj: Amono (donacis) infanon, aŭ Ptaho (donacis) infanon. La nomo infano iĝis baldaŭ pli konvena anstataŭaĵo de plurvortaj plenaj nomoj kaj la formo de la nomo Moseo nemalofte renkontiĝas sur la egiptaj monumentoj. La patro de Moseo probable donis al li la nomon, kies parto estis Ptaho aŭ Amono, kaj en ĉiutaga vivo la nomo de la dio laŭgrade forfaladis ĝis la knabon oni komencis nomi simple Moseo. (Grekaj tradukistoj de la Malnova Testamento aldonis al tiu ĉi nomo finaĵan s, kiu mankas en la malnovhebrea, kie la egipta nomo estas prononcata kiel Moŝe). » | — James Henry Breasted, Ĉe la fontoj de konscio [1933] |
|