Saltu al enhavo

Britio en la Somera Olimpiko 1948

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historia afiŝo
Britio en la Somera Olimpiko 1948
Somera Olimpiko 1948 en Londono
Flagtenanto:  Emrys Lloyd
Sportistoj 404 en 21 fakoj
Medaloj
rango: 12
Oro
3
Arĝento
14
Bronzo
6
Sume
23
vdr

La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1948 en Londono havis 404 sportistojn. Ili partoprenis en 21 fakoj. Flagtenanto de la brita teamo estis Emrys Lloyd. La sportistoj atingis 3 orajn, 14 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 12-an rangon. Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio.

La tri orajn medalojn rikoltis po du sportistaj duopoj, du el ili en remado kaj la tria duopo en velado, en malgranda kila velboata klaso nomata "hirundo". La ligna velboata klaso havis sian solan aperon en la olimpiko de 1948, konsideriĝas tipe brita boata klaso kaj nuntempe ankaŭ en Britio estas historia - sur la brita insulo ekzistas ankoraŭ ĉirkaŭ 40 plu uzataj historiaj boatoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la brita teamo de naĝistinoj en la olimpiko