Corpataux-Magnedens
Corpataux-Magnedens | |
---|---|
Blazono de Corpataux-Magnedens | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo • kvartalo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 44′ 32″ N 7° 5′ 46″ O / 46.74222 °N, 7.09611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 32″ N 7° 5′ 46″ O / 46.74222 °N, 7.09611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1160 |
Areo | 4,47 km² |
Alteco | 687 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1727 |
Komunumkodo | 2184 |
Mapo de Corpataux-Magnedens | |
Corpataux-Magnedens estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Corpataux-Magnedens situas en distanco de 8 kilometroj sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo en la Friburga Mezlando sur monteta tavolo inter la valoj de Glano kaj Sarino, kiu lasta formas la orientan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Corpataux, al kiu ankaŭ apartenas la setlejoj Montoillet, Le Carro kaj La Tuffière, kaj Magnedens.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,37km², de kiuj 23,7% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 18,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Corpataux-Magnedens limas en nordo al Hauterive, en oriento al Arconciel, en sudo al Rossens kaj en okcidento al Farvagny.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Friburgo al Laŭzano kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo. Per du buslinioj de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Corpataux-Magnedens fondiĝis kun efiko la 1-a de januaro 1999 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Corpataux kaj Magnedens.[3]
La unua dokumenta mencio de Corpataux datiĝas el la 12-a jarcento kiel Corpastur aŭ Corpastor. En Corpataux estis trovita tombo el la La-Tène-epoko kun helvetaj ormoneroj. Corpataux apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Arconciel-Illens, kiu estis en la jaro 1475 konkerita de Friburgo. Ĝis la Helveta Revolucio ĝi formis parton de la friburga voktejo Illens. De 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Farvagny kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio de friburgo estis atribuita al la distrikto Sarino.[4]
La unua dokumenta mencio de Magnedens datiĝas el la jaro 1156 kiel Manoldens. En 1156 la johanitoj posedis komandorejon en Magnedens, kiu estis malfondita en 1229. Magnedens apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Arconciel-Illens, kiu estis en la jaro 1475 konkerita de Friburgo. Ĝis la Helveta Revolucio ĝi formis parton de la friburga voktejo Illens. De 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio de friburgo estis atribuita al la distrikto Sarino.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Michel Charrière kaj Eveline Seewer: Corpataux-Magnedens en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-20)
- ↑ Fonto: Michel Charrière: Corpataux en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-20)
- ↑ Fonto: Eveline Seewer: Magnedens en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-22)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Corpataux-Magnedens Arkivigite je 2009-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Corpataux-Magnedens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|