Saltu al enhavo

Hauterive FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Hauterive FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hauterive.

Hauterive
Blazono de Hauterive
Blazono de Hauterive
Blazono de Hauterive
La Monaĥejo Hauterive
La Monaĥejo Hauterive
La Monaĥejo Hauterive
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 45′ 51″ N 7° 7′ 5″ O / 46.76417 °N, 7.11806 °O / 46.76417; 7.11806 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 51″ N 7° 7′ 5″ O / 46.76417 °N, 7.11806 °O / 46.76417; 7.11806 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2178
Areo 11,94 km²
Alteco 680 m super marnivelo
Poŝtkodo 1730 Ecuville
1725 Posieux
Komunumkodo 2233
Mapo de Hauterive
Mapo de Hauterive
Mapo de Hauterive
vdr

Hauterive estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2178 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Hauterive situas en la Friburga Mezlando, proksimume 8 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo inter la riveroj Glano en nordo kaj Sarino en sudo. Nordoriente de la komunumo situas la kunfluejoj de Glano kaj Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ecuvillens kaj Posieux, kiuj antaŭe estis la centroj de apartaj komunumoj, kaj la vilaĝetoj Hauterive (kiu principe konsistas el la Monaĥejo Hauterive kaj la ĉirkaŭaj konstruaĵoj, Grangeneuve, Le Moulin kaj Le Faubourg kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,94 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 52,4 % servas por agrikulturo kaj 15,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hauterive limas en nordo al Matran, en nordnordoriento al Villars ĉe Glano, en nordoriento al Marly, en sudoriento al Arconciel, en sudo al Corpataux-Magnedens, en sudokcidento al Farvagny, en okcidento al Cottens, kaj en nordokcidento al Neyruz.

Tra Hauterive pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Friburgo al Laŭzano kaj la svisa aŭtovojo A12, kies alveturejo Hauterive situas 2 kilometrojn sude de la komunumo. Per du buslinioj Hauterive estas konektita al la publika transportreto.

La hodiaŭa komunumo Hauterive fondiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2001 per la kuniĝo de la du ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ecuvillens kaj Posieux.[3] La komunumo deduktas sian nomon de la Monaĥejo Hauterive, kiu estis konsekrita la 25-an de februaro 1138 sub la nomo Abbatia sancte Marie de Altaripa.[4] La unua dokumenta mencio de Ecuvillens datiĝas el la jaro 1137 kiel Escuvilens.[5] Posieux menciiĝis la unuan fojon en 1155 kiel Posuos. Ek de 1442 Ecuvillens kaj Posieux apartenis sub la Novurba Flago al la Malnova Kamparo de Friburgo. Ekde la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ili apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ili sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino. En la jaro 1852 en Posieux kolektiĝis 15000 ribeloj, kiu kontraŭstaris la novan radikalan registaron de Friburgo.[6]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]