Henri Verneuil
Henri VERNEUIL, naskiĝnome Achod MALAKIAN (naskiĝis la 15-an de oktobro 1920 en Rodosto (hodiaŭ Tekirdağ, en Turkio), mortis la 11-an de januaro 2002 en Bagnolet) estis franca reĝisoro kaj scenaristo de armena deveno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En decembro 1924, junega rifuĝinto ne parolanta la francan, Henri Verneuil, elŝipiĝis 4-jara, ĉe kajo de la Joliette en Marseille, kun sia familio eskapinta el la Armena Genocido farita de la registaro de Junaj Turkoj de la Otomana Imperio.
Post studoj en Aix-en-Provence, li unue fariĝis inĝeniero de "Arts et Métiers" en 1943[1], kaj poste ĵurnalisto en la magazino Horizon en 1944.
En 1947 okazis lia unua renkontiĝo kun Fernandel, por la kurtfilmo pri Marseille Escale au soleil. Fernandel, jam fama, akceptis roli por nekonata reĝisoro.
En 1949, li iris al Parizo, kie li dungiĝis kiel help-reĝisoro. Paralele, li filmis plurajn kurtfilmojn, kaj la 20-an de novembro 1950, Henri Verneuil komencis reĝisori sian unuan longan filmon La Table aux crevés kun Fernandel, kiu interpretis rolon de Urbain Coindet.
En 1959, li ekhavis sian unuan kinan sukceson por La Vache et le Prisonnier, denove kun Fernandel, kiu fariĝis lia preferata artisto, kaj interpretis la rolon de Charles Bailly kun bovino Marguerite. De 1959 al 1991, li reĝisoris multnombrajn sukcesajn filmojn, enscenigante la plej grandajn francajn kaj alilandajn aktorojn: Jean Gabin, Fernandel, Jean-Paul Belmondo, Alain Delon, Philippe Noiret, Lino Ventura, Omar Sharif, Henry Fonda, Yul Brynner ktp.
En 1991, li reĝisoris Mayrig (Panjo en la armena), temo kara al lia koro. Adaptita de la libro, kiun li verkis post la morto de sia patrino kaj tradukita en 37 lingvojn, la filmo omaĝas al ĉiuj armenaj patrinoj.
Vendredon la 11-an de januaro 2002, Henri Verneuil forpasis en kliniko de Bagnolet tiam 81-jara. Lia religia funebro okazis ĵaŭdon la 17-an de januaro 2002 en preĝejo de la Armena Apostola Eklezio en Parizo, sur strato Jean Goujon, kun ĉeesto de Alain Delon, Charles Aznavour, Pierre Cardin, Gérard Oury, Pierre Schoendoerffer, Claudia Cardinale, Jean Piat, Michel Drucker, Guy Lux, Daniel Toscan du Plantier kaj Georges Cravenne. Li poste estis entombigita en la tombejo Saint-Pierre en Marseille.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Kurtfilmoj
[redakti | redakti fonton]- 1947: Escale au soleil
- 1948:
- 1949:
- 1950:
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1951: La Table aux crevés (+ scenaristo)
- 1952: Le Fruit défendu (+ scenaristo)
- 1952: Brelan d'as
- 1953: Le Boulanger de Valorgue
- 1953: Carnaval
- 1953: L'Ennemi public numéro un
- 1954: Le Mouton à cinq pattes (+ scenaristo)
- 1955: Les Amants du Tage
- 1955: Des gens sans importance (+ scenaristo)
- 1956: Paris, Palace Hôtel (+ scenaristo)
- 1957: Une manche et la belle (+ scenaristo)
- 1958: Maxime (+ scenaristo)
- 1959: Le Grand Chef (+ scenaristo)
- 1959: La Vache et le Prisonnier (+ scenaristo) - kun Fernandel
- 1960: L'Affaire d'une nuit
- 1960: La Française et l'Amour, skeĉa filmo ( « L'Adultère »)
- 1961: Le Président (+ scenaristo)
- 1961: Les lions sont lâchés
- 1962: Un singe en hiver - kun Jean Gabin, Jean-Paul Belmondo
- 1963: Mélodie en sous-sol - kun Jean Gabin, Alain Delon
- 1964: Cent mille dollars au soleil (+ scenaristo)
- 1964: Week-end à Zuydcoote
- 1967: La Vingt-cinquième heure (+ scenaristo) (adaptita de la samnoma romano de Virgil Gheorghiu)
- 1968: La Bataille de San Sebastian (The Guns for San Sebastian)
- 1969: Le Clan des Siciliens (+ scenaristo)
- 1971: Le Casse (+ scenaristo) - kun Omar Sharif, Jean-Paul Belmondo
- 1973: Le Serpent (+ scenaristo)
- 1975: Peur sur la ville (+ scenaristo)
- 1976: Le Corps de mon ennemi (+ scenaristo)
- 1979: I comme Icare (+ scenaristo)
- 1982: Mille milliards de dollars (+ scenaristo)
- 1984: Les Morfalous (+ scenaristo)
- 1992: Mayrig (+ scenaristo)
- 1993: 588, rue Paradis (+ scenaristo)
Rekompencoj kaj honorigoj
[redakti | redakti fonton]- 1973: Premio 'Nessim Habif'.
- 1996: César de honoro por la tuto de lia kariero.
- La 29-an de marto 2000 li estis elektita al Akademio de Belartoj de Francio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Iama lernanto de ENSAM. Arkivita el la originalo je 2008-12-16. Alirita 2010-05-26.