Jean-Paul Belmondo
Jean-Paul BELMONDO (naskiĝis la 9-an de aprilo 1933 en Neuilly-sur-Seine (Seine, nun Hauts-de-Seine), mortis la 6-an de septembro 2021 en Parizo, Francio) estis kina kaj teatra aktoro. Li estis gravulo de la Franca Nova Ondo.
Lia patro, Paul Belmondo, de piemonta deveno tra sia patro kaj sicilia deveno tra sia patrino, estis fama skulptisto kaj lia patrino estis pentristino. Lia frato Alain Belmondo estas direktoro de teatro kaj kino-produktoro dum lia fratino, Muriel, estas dancistino.
Lia filo, Paul Belmondo estas aŭtomobila piloto kaj posedas propran teamon de aŭtomobiloj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nedisciplinita kaj malŝatanta studadon, Jean-Paul Belmondo frue pasiiĝis por boksado kaj futbalo. Kiam 16-jara, li estis infektita de tuberkulozo, liaj gepatroj sendis lin al regiono Auvergne. Tiam, ripozante kaj en viviga aero, la junulo decidis fariĝi komediisto. Reveninte el Auvergne, li studis en la kurso de Raymond Girard. Li debutis en teatro en 1950 interpretante La Belle au bois Dormant en la hospitaloj de la urbo Parizo. Dum ses monatoj, Raymond Girard helpis lin prepari la konkurson de konservatorio de drama arto, kie, sukcesinte en 1951, Jean-Paul Belmondo fariĝis lernanto de Pierre Dux. Li restis tie dum kvar jaroj kaj renkontis aktorojn Jean Rochefort, Jean-Pierre Marielle, Pierre Vernier kaj Michel Beaune. Li poste estis forpelita pro sia sinteno. En 1953 li vere debutis en du teatraĵoj en Théâtre de l'Atelier, Médée de Jean Anouilh kaj Zamore de Georges Neveux, ambaŭ reĝisoritaj de André Barsacq.
La 4-an de decembro 1953, li edziĝis kun dancistino Élodie Constantin, kiu naskos al li tri infanojn: Patricia (1958) mortinta en incendio en 1994, Florence (1960) kaj Paul Belmondo (1963). Jean-Paul Belmondo kaj Élodie eksedziĝis en 1966.
Li debutis sian kinan karieron per eta rolo: Sois belle et tais-toi (1957). Li fariĝis konata en 1960 dank'al sia unua granda rolo en A bout de souffle kun Jean Seberg de Jean-Luc Godard: li tiam fariĝis gravulo de Franca Nova Ondo. Li ankaŭ ludis kun Lino Ventura en Classe tous risques de Claude Sautet. Li akiris popularan sukceson per L'homme de Rio (1967), kun Françoise Dorléac (fratino de Catherine Deneuve kaj mortinta la 26-an de junio 1953), kaj poste ludis kun Anna Karina en Pierrot le fou (1965), mita verko de Jean-Luc Godard.
En 1987, ĉirkaŭ 30 jarojn post kiam li forlasis teatron, li resursceniĝis en teatraĵo "Kean" por la plej granda plezuro de la publiko.
Fine de novembro 1999, Jean-Paul Belmondo estis hospitaligita en Brest en hospitalo de "La Cavale blanche", post kiam li svenis dum teatra ludado de "Frederick ou le Boulevard du Crime". En Korsiko, 68-jaraĝa, li estis transportita per helikoptero al hospitalo Falconaja de Bastia, merkredon la 8-an de aŭgusto 2001 je la 16-a horo, pro apopleksia atako. Li tiam estis ferianta, en la domo de sia amiko Guy Bedos en Lumio, apud Calvi. Kvankam lia sanstato estis juĝita serioza, li estis transigita vespere al pariza hospitalo, Saint-Joseph.
La 29-an de decembro 2002 Jean-Paul Belmondo edziĝis en Parizo kun sia kunulino Natty, en la urbodomo de la 6-a arondismento. Natty estis eksa "coco-girl" de Stéphane Collaro, kiun li renkontis en 1989 kaj kiu kunvivis kun li dum 13 jaroj. Michel Drucker estis unu el la atestantoj de tiu geedziĝo. Inter la invititoj troviĝis Claude Lelouch, Francis Huster, Bernard-Henri Lévy, Robert Hossein, Jean Rochefort, Jean-Claude Brialy kaj Jean-Pierre Marielle. Merkredon la 13-an de aŭgusto 2003, tiam 70-jaraĝa, Jean-Paul Belmondo estis la kvaran fojon patro de filino Stella. Jean-Paul Belmondo kaj Natty estis apartigitaj jam de du jaroj kaj oficialigis sian divorcon en 2008. Lia nova amikino nomiĝas Barbara Gandolfi, ŝi estis 33-jara en la komenco de 2009.
En aprilo 2007, li estis promociita komandanto de Honora Legio.
En januaro 2008, post sep-jara foresto, li retrovis kino-studion, sub reĝisorado de Francis Huster, por nova versio de Umberto D. de Vittorio de Sica: Un homme et son chien. La filmado estis finita la 20-an de marto 2008. Poste muntita, la filmo aperis la 14-an de januaro 2009.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- 1957: A pied, à cheval et en voiture, de Maurice Delbez
- 1957: Sois belle et tais-toi, de Marc Allégret
- 1958: Un drôle de dimanche, de Marc Allégret
- 1958: Les copains du dimanche, de Henri Aisner
- 1958: Mademoiselle Ange, de Géza Radványi
- 1958: Les Tricheurs, de Marcel Carné
- 1959: À double tour, de Claude Chabrol
- 1959: Charlotte et son Jules, kurtfilmo de Jean-Luc Godard
- 1959: À bout de souffle, de Jean-Luc Godard
- 1960: Classe tous risques, de Claude Sautet
- 1960: Les distractions, de Jacques Dupont
- 1960: La Française et l'amour, (Skeĉo: l'adultère) de Henri Verneuil
- 1960: Lettere di une novizia (la novice), de Alberto Lattuada
- 1960: Moderato Cantabile, de Peter Brook
- 1960: La Paysanne aux pieds nus (La ciociara), de Vittorio de Sica
- 1961: La viaccia (Le mauvais chemin), de Mauro Bolognini
- 1961: Léon Morin, prêtre, de Jean-Pierre Melville
- 1962: Cartouche, de Philippe de Broca
- 1962: Un singe en hiver, de Henri Verneuil
- 1962: Le Doulos, de Jean-Pierre Melville
- 1963: l'Aîné des Ferchaux, de Jean-Pierre Melville
- 1963: Mare Matto (la mer à boire), de Mauro Bolognini
- 1963: Peau de banane de Max Ophuls
- 1963: Dragées au poivre, de Jacques Baratier
- 1964: l'Homme de Rio, de Philippe de Broca
- 1964: Cent mille dollars au soleil, de Henri Verneuil
- 1964: Échappement libre, de Jean Becker
- 1964: Week-end à Zuydcoote, de Henri Verneuil
- 1964: la Chasse à l'homme, de Édouard Molinaro
- 1965: Par un beau matin d'été, de Jacques Deray
- 1965: Pierrot le fou de Jean-Luc Godard
- 1965: les Tribulations d'un Chinois en Chine, de Philippe de Broca
- 1966: Paris brûle-t-il ?, de René Clément
- 1966: Tendre Voyou, de Jean Becker
- 1967: Casino Royale, de Val Guest, Ken Hughes, John Huston, Joseph McGrath kaj Robert Parrish
- 1967: le Voleur, de Louis Malle
- 1968: Ho !, de Robert Enrico
- 1969: le Cerveau, de Gérard Oury
- 1969: la Sirène du Mississippi, de François Truffaut
- 1969: Un homme qui me plaît, de Claude Lelouch
- 1970: Borsalino, de Jacques Deray
- 1971: les Mariés de l'an II, de Jean-Paul Rappeneau
- 1971: Le Casse, de Henri Verneuil
- 1972: Docteur Popaul, de Claude Chabrol
- 1972: La Scoumoune, de José Giovanni
- 1973: L'Héritier, de Philippe Labro
- 1973: le Magnifique, de Philippe de Broca
- 1974: Stavisky, de Alain Resnais
- 1975: Peur sur la ville, de Henri Verneuil
- 1975: l'Incorrigible, de Philippe de Broca
- 1976: l'Alpagueur, de Philippe Labro
- 1976: le Corps de mon ennemi, de Henri Verneuil
- 1977: l'Animal, de Claude Zidi
- 1979: Flic ou voyou, de Georges Lautner
- 1980: Le Guignolo, de Georges Lautner
- 1981: le Professionnel, de Georges Lautner
- 1982: l'As des as, de Gérard Oury
- 1983: le Marginal, de Jacques Deray
- 1984: les Morfalous, de Henri Verneuil
- 1984: Joyeuses Pâques, de Georges Lautner
- 1985: Hold-up, de Alexandre Arcady
- 1987: le Solitaire, de Jacques Deray
- 1988: Itinéraire d'un enfant gâté, de Claude Lelouch
- 1992: l'Inconnu dans la maison, de Georges Lautner
- 1995: Les cent et une nuits de Simon Cinéma, de Agnès Varda
- 1995: Les Misérables, de Claude Lelouch
- 1996: Désiré, de Bernard Murat
- 1998: Une chance sur deux, de Patrice Leconte
- 1999: Peut-être, de Cédric Klapisch
- 2000: les Acteurs, de Bertrand Blier
- 2000: Amazone, de Philippe de Broca
- 2009: Un homme et son chien, de Francis Huster
Teatrografio
[redakti | redakti fonton]- 1952: Gloriana sera vengée de Cyril Tourneur en Théâtre de la Huchette
- 1953: Médée de Jean Anouilh en Théâtre de l'Atelier
- 1953: Zamore de Georges Neveux en Théâtre de l'Atelier
- 1953: La Reine blanche de Pierre Barillet kaj Jean-Pierre Grédy en Théâtre Michel
- 1955: Fantasio de Alfred de Musset en Comédie-Française
- 1955: L'Annonce faite à Marie de Paul Claudel en Comédie-Française
- 1956: L'Hôtel du libre échange de Georges Feydeau kun kompanio Grenier-Hussenot
- 1956: César et Cléopâtre laŭ George Bernard Shaw en Théâtre Sarah Bernhardt
- 1957: La Mégère apprivoisée de William Shakespeare en Théâtre de l'Athénée-Louis-Jouvet
- 1958: Oscar de Claude Magnier
- 1959: Trésor party de Bernard Régnier en Théâtre La Bruyère
- 1987: Kean de Jean-Paul Sartre laŭ Alexandre Dumas, reĝisoris Robert Hossein
- 1990: Cyrano de Bergerac de Edmond Rostand, reĝisoris Robert Hossein
- 1993: Tailleur pour dames de Georges Feydeau, reĝisoris Bernard Murat
- 1996: La Puce à l'oreille de Georges Feydeau, reĝisoris Bernard Murat en Théâtre des Variétés
- 1998: Frédéric ou le boulevard du crime de Éric-Emmanuel Schmitt, reĝisoris Bernard Murat en Théâtre Marigny
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 1989: César por plej bona aktoro en filmo Itinéraire d'un enfant gâté.