Saltu al enhavo

Natria fluoroacetato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria fluoroacetato
natria fluoroacetato
Kemia strukturo de la Natria fluoroacetato
natria fluoroacetato
3D Kemia strukturo de la Natria fluoroacetato
Multoblaj natriaj fluoroacetataj molekuloj aranĝitaj en kristalo. Fluoro estas verde montrata, natrio purpure kaj oksigeno ruĝe
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fluoroacetato de natrio
  • Natria salo de fluoroacetata acido
Kemia formulo
NaFC2H2O2
CAS-numero-kodo 62-74-8
ChemSpider kodo 5893
PubChem-kodo 16212360
Fizikaj proprecoj
Aspekto Senkolora aŭ blanka milda pulvoro, senodora
Molmaso 100 g mol−1
Fandopunkto 200 °C (392 ; 473 K)
Bolpunkto malkomponiĝas
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50)
  • 1.7 mg/kg (rato, buŝa)
  • 0.34 mg/kg (kuniklo, buŝa)
  • 0.1 mg/kg (rato,

buŝa)

  • 0.3 mg/kg (kobajo, buŝa)
  • 0.1 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko R26 R27 R28 R50
Sekureco S(1/2) S13

S22S36/37 S45 S61

Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H310, H330, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P273, P280, P284, P301+310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria fluoroacetato, fluoroacetato de natrioNaFC2H2O2 estas organika natria salo de fluoroacetata acido, senkolora salo, uzata kiel pesticido kaj raticido komerce konata kiel 1080, kun gusto simila al natria klorido kaj apliko kiel metabola veneno.

Ĝi nature okazas kiel anti-herbivora metabolaĵo en pluraj plantoj sed ankaŭ povas sinteze produktiĝi. Ĝi estas devena de la fluoracetata acido kiu estas karboksilata acido. La plej ordinara fluorhava acetata acido, trifluoracetata acido kaj ĝiaj derivaĵoj estas tre malpli toksaj.

Historio kaj produktado

[redakti | redakti fonton]

La efikeco de natria fluoroacetato kiel ronĝulmortiganto estis raportita en 1942. La nomo 1080 rilatas al la kataloga nombro de la veneno, kiu fariĝis ĝia komerca nomo. La salo estas sintezita per traktado de natria kloracetato kaj kalia fluorido:

Fluoroacetato okazas nature en minimume 40 plantoj en Aŭstralio, Brazilo kaj Afriko. Ĝi estis unue identigita en la venena foliaro de Dichapetalum cymosum far Marais, en 1944. Ĉirkaŭ 1904, koloniantoj el Sieraleono uzis ekstraktaĵojn de Chailletia toxicaria, kiu same enhavas fluoroacetatan acidon aŭ ĝiaj saloj por venenado de ratoj. Pluraj nativaj aŭstralaj enhavas toksinojn, inkluzive de Gastrolobium, Gompholobium, "Oxylobium", "Nemcia" kaj akacio.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]