El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Olešnice
|
Olešnice estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Blansko. La urbo estas natura centrejo de nordokcidenta rando de la distrikto. La ĉirkaŭaĵo de la urbo najbaras kun moravia distrikto Žďár nad Sázavou kaj ĉeĥa distrikto Svitavy. La urbo troviĝas sur la moravia flanko de landaj limoj inter Bohemio kaj Moravio.
En Olešnice vivas 1 645 loĝantoj (2024) en 460 daŭre priloĝataj domoj kun 560 loĝejoj. Kun Olešnice najbaras krom aliaj vilaĝoj kelke da pli malgrandaj vilaĝetoj kunigitaj kun Olešnice per ligoj, kiuj estas donitaj de historio de la regiono kaj distanco de pluaj centrejoj. Tio estas ligoj en tereno de lernejaferoj, sanaferoj, laborokazoj, servoj ks.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rozsíčka, Rovečné, Velké Tresné, Lhota u Olešnice, Ústup, Křtěnov, Crhov, Trpín kaj Kněževes.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 054 |
---|
1880 | 2 163 |
---|
1890 | 2 176 |
---|
1900 | 2 058 |
---|
1910 | 2 081 |
---|
1921 | 1 826 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 782 |
---|
1950 | 1 524 |
---|
1961 | 1 650 |
---|
1970 | 1 710 |
---|
1980 | 1 791 |
---|
1991 | 1 778 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 768 |
---|
2014 | 1 697 |
---|
2016 | 1 711 |
---|
2017 | 1 699 |
---|
2018 | 1 694 |
---|
2019 | 1 672 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 657 |
---|
2021 | 1 609 |
---|
2022 | 1 640 |
---|
2023 | 1 672 |
---|
2024 | 1 645 |
---|