Ostrovany
Ostrovany | |
hungare: Osztrópatak | |
municipo | |
Vido al Ostrovany. En fono burga monteto de Ŝariŝa burgo.
| |
|
|
Oficiala nomo: Ostrovany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Rivero | Torysa |
Situo | Ostrovany |
- alteco | 320 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 48″ N 21° 07′ 03″ O / 49.06333 °N, 21.11750 °O (mapo) |
Areo | 5,85 km² (585 ha) |
Loĝantaro | 1 834 (31.12.2011) |
Denseco | 313,5 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1248 |
Plej facila aliro | al Ŝariŝa burgo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 524981 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Ostrovany | |
Retpaĝo: www.ostrovany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Ostrovany, hungare Osztrópatak [ostrOpatak]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ostrovany situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj (sed ĉefvojo kaj fervojo estas en la alia rojobordo). Prešov troviĝas je 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi loko estis loĝata daŭre ekde la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1248 en formo "Osztropotoka". En 1427 45 familioj pagis impostojn. En 1737 kaj en la sekva jaro incendioj okazis. En 1787 360 vilaĝanoj loĝis en 47 domoj, en 1828 464 vilaĝanoj en 62 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Osztrópatak 376 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Kisszeben, poste jam kiel Ostrovany al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ostrovany 1500 homoj, (789 slovakoj, 659 ciganoj). En 2009 oni konstruis betonan baraĵon 2 m alta kaj 150 m longa inter la slovakaj kaj ciganaj loĝdomoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika romanika preĝejo omaĝe al Sanktaj Kosmo kaj Damiano, en 1530 renesanciĝis, en 1741 barokiĝis, en 1852 klasikismiĝis, en 1992 pligrandiĝis (la turo restis renesanca)
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito de 1920
- kastelo el la 18-a jarcento, post jarcento trakonstruiĝis kaj parko pretiĝis
- klasikisma nobeldomo de 1841, post jardekoj trakonstruiĝis