Rovné (distrikto Svidník)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rovné |
Rovné | ||
hungare: Róna, rutene: Рівне | ||
municipo | ||
Vido al Rovné
| ||
|
||
Oficiala nomo: Rovné | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Svidník | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Montaro | Malaltaj Beskidoj | |
Situo | Rovné | |
- alteco | 356 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 16′ 55″ N 21° 31′ 00″ O / 49.28194 °N, 21.51667 °O (mapo) | |
Areo | 13,02 km² (1 302 ha) | |
Loĝantaro | 497 (31.12.2011) | |
Denseco | 38,17 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Ondavská vrchovina | |
Unua skribmencio | 1414 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 090 16 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | SK | |
NUTS | 527777 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Rovné, Svidník District | ||
Retpaĝo: www.rovne.ocu.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Rovné (hungare Róna rutene Рівне [rivne]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Rovné situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj. Svidník troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1414 en formo "Rovna". En 1427 35 familioj pagis imposton. Fine de la 15-a jarcento la poloj detruis la vilaĝon. En 1713 ĝi ne estis loĝata. En 1777 pro incendio la plena vilaĝo cindriĝis. En 1828 502 vilaĝanoj loĝis en 68 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Rovnó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Róna 510 homoj, (slovakoj en majoritato, poloj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Rovné 474 homoj, (469 slovakoj).