Zebro
Zebro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Equus quagga boehmi
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Monta zebro Equus zebra | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Zebro estas la nomo de kvar specioj de sudafrikaj ekvoj, similaj al ĉevalo aŭ azeno, sed kun pli longaj oreloj kaj kun flava aŭ blanka felo malhelbrune striita. Ilia kolhararo estas brose mallonga.
Oni nun rekonas kvar speciojn kaj multajn subspeciojn (la tri specioj estas montara zebro (Equus zebra), hartmana zebro Equus hartmannae, stepa zebro (Equus quagga), kaj grevia zebro (Equus grevyii). Formortinta subspecio estis la kvago Equus quagga quagga), kiu diferencis per desegno de strioj, per formo de la kapo kaj oreloj. Kelkaj pli similas al ĉevalo, aliaj al azeno.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Stepa zebro, Equus quagga
- Kvago, Equus quagga quagga (formortinta)
- Burĉela zebro, Equus quagga burchellii [1]
- Granta zebro, Equus quagga boehmi
- Selusa zebro, Equus quagga borensis
- Ĉapmana zebro, Equus quagga chapmani
- Kraŭŝeja zebro, Equus quagga crawshayi
- Monta zebro, Equus zebra
- Hartmana zebro, Equus hartmannae [2]
- Grevia zebro, Equus grevyi
Zebrino estas graveda dum 12 ĝis 14 monatojn, pro kio zebrido naskiĝas tre evoluinta. Jam kelkajn horojn post naskiĝo zebrido scipovas kuri kaj salti kaj do gardi sin kontraŭ rabobestoj.
Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]En kelkaj landoj oni nomas zebrostria pasejo la striojn sur ŝoseo, kiuj indikas piediran transirejon - lokon, kie piedirantoj rajtas transiri la ŝoseon de unu trotuaro al la kontraŭa.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
-
Grevia zebro
-
Ĉapmanaj zebroj
-
Tinga Tinga pentraĵo el Tanzanio