Anquela del Ducado
Anquela del Ducado | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo | ||
Poŝtkodo | 19287 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Primitivo Moreno Novella (PP, 2019-2027) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 56 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 58′ N, 2° 8′ U (mapo)40.971666666667-2.1288888888889Koordinatoj: 40° 58′ N, 2° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 128 m [+] | ||
Areo | 25,76 km² (2 576 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Anquela del Ducado [+] | |||
Anquela del Ducado estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 56 loĝantoj sur areo de 25,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². Temas pri du domaroj, nome Anquela del Ducado kaj Tobillos. La loĝantoj nomiĝas anquelanos [ankeLAnos].
Situo
[redakti | redakti fonton]Anquela del Ducado situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.128 m super marnivelo; je 113 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 40°58′18″N 2°07′44″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Mazarete, Selas kaj Cobeta.
Historio
[redakti | redakti fonton]Anquela del Ducado apartenis el la 12-a jarcento, kiam estis konkerita tiu areo fare de la kristanoj kontraŭ la islamanoj, al la teritorio nome Común de Villa y Tierra de Medinaceli. El la 15-a jarcento ĝi formis parton de la senjorio de la familio Cerda, dukoj de Medinaceli, kaj defendis dum jarcentoj la orientan limon, kun Molina, de la Duklando. En la 13-a jarcento, doña Sancha Gómez, edzino de la grafo don Fernando Pérez de Lara, kaj kreantino de la komunumo de Bernardaj monaĥinoj en Buenafuente, donis al tiu monaĥejo la salejojn.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 64, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Anquela del Ducado, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Anquela del Ducado kie oni falis al la nunaj 64.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Vidindaĵoj kaj servoj estas jenaj: preĝejo, urbodomo, lavejo, fontano, placo kaj mura pilkoludejo, trinkejo, kurackonsultejo kaj sportejo.