Saltu al enhavo

Peralveche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peralveche
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19493
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 2° 27′ U (mapo)40.611666666667-2.4491666666667Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 114 m [+]
Areo 81,31 km² (8 131 ha) [+]
Peralveche (Kastilio-Manĉo)
Peralveche (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Peralveche
Peralveche (Hispanio)
Peralveche (Hispanio)
DEC
Situo de Peralveche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peralveche [+]
vdr

Peralveche [peralBEĉe] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 83 loĝantoj sur areo de 81,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas peralvechanos [peralbeĈAnos] respektive peralvechanas [peralbeĈAnas].

Peralveche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordorienta pinto de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, tio estas sude, je altitudo de 1111 m super marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°36′42″N 2°26′57″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Arbeteta, Castilforte. Escamilla, Pareja, El Recuenco, Salmerón, Trillo kaj Vindel.

Nordokcidente: Trillo Norde: Trillo Nordoriente: Arbeteta
Okcidente: Pareja Oriente: El Recuenco
Sudokcidente: Escamilla Sude: Salmerón kaj Castilforte Sudoriente: Vindel

En 1857 la urbeto havis 480 loĝantojn. Poste ĝi iom malpliiĝis ĝis la komenco de la 20-a jarcento kaj tiam ĝi rekuperiĝis malrapide al la mezo de la jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 461 loĝantoj en 1950 al 60 en 2016, tio estis oni perdis 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peralveche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peralveche kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 83 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]
Ruinoj de la preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) de Villaescusa de Palositos.
  • Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) de la senhomejo de Villaescusa de Palositos.[1] Temas pri templo de romanika stilo rura konstruita en la 13-a jarcento.[2][3] aŭ komenco de la 14-a jarcento.[4]
  1. «El octavo intento de Villaescusa de Palositos». ABC. 18a de majo 2013. [1] Konsultita la 30an de Novembro 2017.
  2. Herrera Casado, 1994, p. 169.
  3. «Villaescusa de Palositos». Enciclopedia del Románico. Románicodigital. p. 897. [2] Arkivigite je 2016-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30an de Novembro 2017.
  4. Herrera Casado, 1994, p. 169.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]