Saltu al enhavo

Yebra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yebra
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19111
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 490  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 2° 58′ U (mapo)40.356666666667-2.9666666666667Koordinatoj: 40° 21′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 56,49 km² (5 649 ha) [+]
Yebra (Kastilio-Manĉo)
Yebra (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Yebra
Yebra (Hispanio)
Yebra (Hispanio)
DEC
Situo de Yebra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yebra [+]
vdr

Yebra [ĜEbra] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 490 loĝantoj sur areo de 56,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas yebranos [ĝeBRAnos] respektive yebranas [ĝeBRAnas].

Yebra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 748 m super marnivelo; je 53 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 77 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°21′24″N 2°58′00″Ok. Najbaras la municipoj Almoguera kaj Albalate de Zorita. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Escariche Norde: Pastrana Nordoriente: Pastrana
Okcidente: Fuentenovilla Oriente: Zorita de los Canes
Sudokcidente: Pozo de Almoguera Sude: Almoguera Sudoriente: Albalate de Zorita

Kun historio komuna al la Malsupra Alkario, post la kristana konkero de la zono oni instalis ĉi tie kiel malgranda setlejo kolonion de kastiliaj elmigrantoj je la servo de la Ordeno de Kalatrava. Ĝi iĝis inkludita en la teritorio alfoz de Zorita, kaj laŭ ties elstara foruo, agnoskante la Ordenon de Kalatrava kaj ĝiajn superulojn kiel senjoroj de la loko. En 1459 privilegio de la superulo Pedro Girón transformis ĝin en villa kun propra jurisdikcio. Poste en la 16-a jarcento, kiam Karlo la 1-a elprenis la setlejojn el la militordenoj, Yebra iĝis lia posedaĵo, kaj tiu donis al la reĝa trezoro la kvanton de 2 500 dukatoj por eviti la vendon al privatulo

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ 1 500 loĝantoj en 1950 al 492 en 2016, do oni perdis ĉirkaŭ mil loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Yebra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Yebra kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 490 en 2023.

En la 21-a de januaro de 2010 la municipo aprobis, per 5 voĉoj favoraj kaj 2 kontraŭaj, la kandidatecon por esti hejmo de atoma tombejo aŭ nuklea deponejo ene de la municipa teritorio. Tiel oni kreus ĉirkaŭ 150 konstantajn laborpostenojn dum 60 jaroj kaj akiron de 2 300 milionoj por la municipa trezoro.[1] El tie la lokanoj estas tre dividitaj[2] antaŭ tia instalado en la municipo.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]